Denaro

Denaro
valuto • speco de monero
Ŝtato:
Subdivido:
Kodo laŭ ISO 4217:
Mallongigo:
vdr
El pinto el maldekstro: 157 a.K. Roma Respubliko, 73 p.K. Vespasiano, 161 p.K.Marko Aŭrelio, 194 p.K. Septimo Severo;
Dua vico: 199 p.K. Karakalo, 200 p.K. Julia Domna, 219 p.K. Elagabalo, 236 p.K. Maksimino la Trako.

Denaro (simbolo: d) estis arĝenta monero, kiu estis la ĉefa monero en la Okcidento inter jarcentoj 1-a kaj 13-a. La nomo devenas de la romia monunuo, la denarius, de kiu originis ankaŭ la moderna monunuo la dinaro.

Denaro ankaŭ estas unuo de mezuro por la diametro de la nilonfadenoj.

Laŭ Francisko Azorín Denaro estas roma arĝenta monero, 4'54 gr. peza, valoranta 10 asoj, poste 16. Ora denaro estas 25 arĝentaj denaroj. Kvinaro estus duondenaro.[1] Kaj li indikas etimologion el la latina denarius el deni + oeris (dek asoj), ĉar, ĉe la antikvaj romanoj, valoris unue tion.[2]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 53.
  2. Azorín, samloke.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search